Menu Content/Inhalt
Hejmo

Alia menuo

Joomla! Hejmo Joomla! Hejmo
Flickr Flickr

Balotoj

Ĉu vi bone parolas Esperanto?
 

Kiu Enregistras?

Ni havas 5 guests enregistrita(j)

La Melburno Esperanto Asocio bonvenas vin.

La Melburna Esperanto Klubo fondatis en 1905 kaj estis la unua en Aŭstralio.  El tiam nunen ni havis tre aktivan vivon.  Inter niaj famaj membroj estis D.r. Friedenbergs, Fred Banham, Fay and Herbert Koppel kaj Ken Linton.  En la kvindekaj jaroj oni aĉetis kunvendomon en Richmond.  Nuntempe ni renkontiĝas lunde vespere en la historia 'Ross House' tre apud la arĥitekture signifa Flinders Street Station.

Niaj du precipaj celoj estas altiri novajn adeptoj al nia lingvo kaj ankaŭ ebligi al niaj membroj plibonigi sian praktikan kompetentecon pri Esperanto.

Ni fieras, ke niaj membroj havas altan nivelon de komunikadaj kapabloj, kaj pro tio estas tre utilaj por la Esperanto movado en Aŭstralio kaj en la mondo ĝenerale. La plej parto de niaj membroj elspezis, kaj daŭre elspezas, multe da tempo, energio kaj sperto por la propogando de Esperanto.  Ni ĵus produktis d.v.d.-on por tiu celo, sendotan al lernejoj kaj bibliotekoj.  Kaj tio povas vidati en nia retejo aŭ mendati el nia klubo kontraŭ minimuma prezo*.

Unu al niaj membroj, Marcel Leereveld, antaŭ ol li emeritiĝis, estis la ĉefekzamenisto pri Esperanto en Aŭstralio, kaj kiel tia verkis plurajn librojn pri gramatiko kaj stilo.  La definitiva manlibro pri gramatiko "Lingvaj Resondoj" haveblas el Melburno Esperanto Asocio, Aŭstralio Esperanto Asocio kaj Universala Esperanto Asocio aŭ el nia retejo.

Ni tenas tre riĉan bibliotekon de Esperantaj libroj, krom diversaj historiaj valoraĵoj.

La MES estas kompreneble membro de la Aŭstralio Esperanto Asocio kaj de la Esperanto Federacio de Viktorio.  Ni  ĉiam volonte helpas aliajn Esperantajn klubojn kaj individuojn.

eposto: ivan@melburno.org.au 
aŭ adreso:
Melbourne Esperanto Association
GPO Box 2122
Melbourne 3001, Aŭstralio


 

Bulteno de la Melburna Esperanto-Societo Majo 2008 N-ro. 4 PDF Presu Retletero
Sunday, 13 July 2008
Universala Kongreso – Roterdamo 2008
 
Naŭ membroj de la Melburna Esperanto-Societo aliĝis al la Universala Kongreso en Roterdamo.Ni opinias, ke tio estas la pleja multnombro da klubmembroj kiuj vizitas UK ekster Aŭstralio !
Ni esperas, ke la partoprenantoj spertos la kutiman bonvenon kaj interesajn renkontiĝojn kun Esperantistoj el multaj landoj. Ni esperas ke ili renovigos malnovajn amikecojn kaj faros novajn amikojn.

 
 
 
INTERVJUO KUN ESTHER PARRIS
Heather: Kia estas via deveno Esther?
Esther: Mi naskiĝis en Paddington, Londono. Miaj gepatroj venis el Gijano, Sud-Ameriko. Mi havas pli aĝan fraton kiu loĝas en Birminghamo, Anglujo.
Heather: Bonvolu paroli iom pri via juneco.
Esther: Kiam mi havis du jarojn mia familio reiris al Gijano dum du jaroj, sed poste revenis al Anglujo – bedaŭrinde mi ne memoras multon pri tio.
Heather: Kio pri viaj lernejaj jaroj?
Esther: Mi estis bona sportisto, kaj tre ŝatis ludi multajn sportojn, specife retbalon, longasalton kaj altasalton. Mia favorata fako estis la franca lingvo (ne nur ĉar la instruisto estis tre alloga!).kaj Esther kun Ken Rolls, Svetislav Kanaĉki kaj Ivan Heldzingen mi estis tre sperta je eviti klasojn
Heather: Kion vi faris kiam vi forlasis la lernejon?
Esther: Kiam mi atingis 16 jarojn, mi laboris kiel telefonisto, kaj poste lernis stenografion ĉe lernejo.
Heather: Kial vi migris al Aŭstralio?
Esther: Mi aŭdis ke ĝi estas la lando de bonŝanco, kaj ankaŭ ke ĝi estas pli varma ol Anglujo. Mi komence loĝis en Perto.
Heather: Kion vi faris en Perto?
Esther: Mi laboris en banko kaj en mia libertempo mi faris “static-line” paraŝutajn saltojn. Mi saltis 13 fojojn. Mi ankaŭ aktoris, kaj gajnis la 2an premion en la Okcidentaŭstralia Stata Dramo-Festivalo en 1990.
Heather: Kial vi translokiĝis al Melburno?
Esther: En 1991 mi venis al Melburno, ĉar ĝi estas pli kosmopolita ol Perto kaj mi ankaŭ ŝatis rigardi la aŭstraliajn piedpilkludantojn!
Heather: Kiam vi lernis Esperanton?
Esther: Mi aliĝis al la Melburna Esperanto-Klubo en 2003 post ol renkonti Ivan ĉe nia ĉina klaso je CAE. Mi lernis ĉe la klubvesperoj kaj per la interreto. De 2005 ĝis 2008 mi estis estrarano de MES kiel publikigisto kaj redaktoro de la Bultenoj, sed pro tro multe da kromlaboro mi ĉifoje ne kandidatiĝis.
Heather: Kiel vi uzas Esperanton?
Esther: Mi lernis sufice en unu jaro por preni parton en la Universala Kongreso en Pekino en 2004. En 2005 mi vojaĝis at Kosta Riko post ol kontakti Esperantistojn tieajn, kiuj gastigis min kaj montris al mi sian landon. Mi ankaŭ vojaĝis al Italujo kaj aliĝis la Universalan kongreson en Florenco en 2006.
Heather: Ŝajnas ke vi interesiĝas ankaŭ pri aliaj lingvoj.
Esther: Lerni lingvojn estas mia ŝatokupo. Mi studis Auslan (por kompreni surdulojn), Mi gajnis VCE en la ĉina lingvo kaj studas eŭropajn latinidajn lingvojn.
Heather: Ekster viaj lingvaj okupoj, kion vi faras?
Esther: Mi laboras je Telstra en la urbocentro Mi estas membro de “Toastmasters” (Competent Communicator) kaj mi zorgas pri du tre belaj hundinoj.
Heather: Vi faris multon en via vivo, kio estas en la estonteco por vi?
Esther: Je la komenco de Junio mi iros al Eŭropo, specife al Italujo (Napolo), Hispanujo kaj Anglujo. Mi havas Esperantistajn kontaktojn tie kaj antaŭvidas renkonti ilin. Mi esperas ke mi povos iri al la Universala Kongreso en Bjalistoko en la venonta jaro. Ankaŭ estas mia revo rajdi en MIG fighter ĝeto!
Heather: Dankon, Esther, por viaj tempo kaj interesaj rakontoj



En la 2006-a somerkursaro en Tathra oni forgesis havi ĉambron por mi. Do oni metis min en la ĉambron kun iu japana partoprenanto, kiu ne kuraĝis diri ne (kvankam li pagis por propra ĉambro). Post kelkaj noktoj (kaj tagoj, kompreneble) kune, mi demandis al li, kaj li informis, ke li loĝas en urbo nomita Toyota. Kaj mi demandis, ĉu tie plu loĝas geedzoj kun tri infanoj, kies patro laboris en la Toyota-fabriko, kiel ĉefinĝeniero. Mia edzino kaj mi loĝis ĉe li dum kvar tagoj, en 1984!. Lia respondo estis, ke devas esti li mem, Saliko, kaj ke li nun, post tri tagoj da nescio, rememoras min ankaŭ. Ĉi sube lia letero poste sendita al ni el Japanujo. En la letero li montras, ke li pensis ke estis mi kiu organizis tiun somerkursaron. Tio kompreneble ne estas vera, sed lia kredo estas komprenebla, ĉar kiel AEA-Prezidanto mi multe laboris dum tiu kursaro, eĉ pli ol poste en Hobarto, ĉar estis mi kiu devis solvi preskaŭ ĉiujn problemojn kaj problemetojn en tiu somerkursaro. Do mi estis “ĉie samtempe”.Saliko gratulas nin pro tio, ke dum la somerkursaro en Tathra ĉiu parolis ĉiam en Esperanto (malsame poste en Hobarto!). Tio ne estas maloftaĵo, ĉar en ĉiuj kongresoj kaj kursaroj el antaŭ la jaro 1952, kiam mi AEA-aniĝis, la partoprenantoj ĉiam kaj ĉie parolis en Esperanto. Kelkaj nesaĝaj homoj nun volas ŝanĝi tion. Fi!En la letero li menciis ankaŭ, ke li intencis ree preni parton, nome en 2007 en Hobarto. Kaj efektive li venis, kun tri aliaj japanaj samideanoj.(notu ke en la japana lingvo ne estas diferenco inter la literoj "l" kaj "r")
Marcel
 


Historia Paĝo
 
Nia klubo ricevis leteron de Ray N Hodgson, la pranepo de George Charman Hodgson, kiu estis ŝajne la unua Esperantisto en Viktorio.

“Dear Sir,
My great grandfather George Charman Hodgson, joined the World League of the Esperanto Movement in 1894 and together with John Booth, became a founding member of the Melbourne Esperanto Club, which met for the first time in his Booth's home in Rathdown Street, Carlton on 5th February, 1905.I am interested in genealogy and am presently writing a paper on his life for our family archives. I have been fortunate to have inherited a number of items concerning his involvement with Esperanto, amongst which is a post card he received from Dr. Zamenhof in 1904. It is in his writing and has been signed.
Kind regards,
Ray. N. Hodgson.”
 


SOLVO DE LA EKZERCAĴO POR KOMENCINTOJ EN N.RO 3.
1. estos laboranta .. 2. estis manĝinta .. 3. estas manĝanta ... 4. estis vojaĝantaj .. 5.. estos manĝinta 6. .estis fermita .. . 7. estos amuzataj .. 8. estis instruataj .. 9. estas tenata .. . 10. .estos portanta 11. alvenis .. .  12. manĝ(ad)as .. . 13. .. ludos .   . 14.. prizorgatas .. . 15.. lavatis .. . 16.. fermati.   17,. informatos, .. plialtigati. 18.. fermatis .19.. riparatos .. .  20. .savatis .. .

SOLVO DE LA EKZERCAĴO POR PROGRESANTOJ EN N.RO 3.
1. iliajn; 2. siajn; 3. sia; 4. sia. 5. vidonemon; sidonemo; 6. vian; 7. lian; 8. siajn; 9. ŝia; 10. lian; 11. sian; 12. ilia; 13. sia; 14. sian; 15. sia; 16. sia; 17. li; 18. sia; 19. lia; 20. sia; 21. sia; 22. lia;  23. siaj; 24. sia; 25. lian.

SOLVO DE LA EKZERCAĴO POR EKSPERTULOJ EN N.RO 3.
1). *Ĝis la > Ĝis reo, ĝis revido/reaŭdo. 2). *Denove > Ree, refoje. 3). T.n. Pasivo kun esti > ekz Ili estis trovataj > Ili trovatis. 4). *Rusio, ktp. > Rusujo, ktp. 5. *far > ate de. 6). Sidiĝis, ktp. > eksidis, ktp. 7. *februaro, lundo, ktp. > Februaro, Lundo, ktp. 8). Li eliris la domon > Li eliris al la domo. 9). Ŝi *perlaboris $ 600 > ŝi porlaboris # 600. 10). La *peranto > la agento. 11). Ŝi peris al mi tiun informon > havigis. 12). *Posteuloj > postvenantoj. 13). Ŝi *belkantas > kantas bele. 14). Kubo, ktp. > Kubao, ktp. 15). Aĉeti domon *por $ 1m > kontraŭ. 16). *Antaŭenigi > antaŭigi, antaŭen igi. 17. La *kialo > tialo. 18). Tia *sinteno > siteno. 19). *Dank'al > danke al. 20). De Marto inkluzive ĝis Julio inkluzive > El kun Marto ĝis kun Julio. 21). *De Januaro > El Januaro nunen. 22). Lia *hejmeniro > lia iro hejmen, lia hejmiro. 23). Li *reiris al la urbcentro > retroiris. 24). Mi *sugestas, ke .. > Mi proponetas, ke .. . 25). Ŝi *klopodis retroveni > ŝi penis retroveni.


EKZERCAĴO POR KOMENCINTOJ.
  Uzu AU' la nominativon AU' la akuzativon:
 1. Ili fine iris el la ĝardeno en la domo_.
 2. Ĉiu_ Lundo_ ni havas Esperanto_-kunveno_.
 3. Hodiau' mi elspezis neniom da mono_,
 4. ĉar mi aĉetis nenio_.
 5. Ĉiu_ Lundo_ estas bona_ tago_ por mi_.
 6. Ĉiu_ Dimanĉo_ mi antaŭĝuas la venonta_ Lundo_.
 7. Mi_ havas multe da mono_ en miaj_ sonĝoj_.
 8. La tuta_ tago_ pluvis grandaj_ malvarmaj_ gutoj_.
 9. Ĉu mi rajtas enveni en via_ domo_?
10. La suno_ brilis preskaŭ la tuta_ tago_,
11. ĉar nuboj_ la tago_ ne ricevis.
12. Bonŝance la nuboj_ forblovis forta_ vento_ al la maro_.

5EKZERCAĴO POR PROGRESANTOJ.

  Elektu la plej taŭgan:
 1. Li diris, ke li manĝ/is/as antaŭ ol li foriris.
 2. Ni sciis, ke ni forges/is/as telefoni lin.
 3. Ŝi ĵus demandis, ĉu mi hav/as/is tempon por respondi.
 4. Mi opinias, ke ci malprav/is/os/u.
 5. Li respondis, ke li bone fart/is/as.
 6. Ŝi konsilis, ke mi kunpren/is/as/u mian ombrelon.
 7. Neniu antaŭvidis, ke okaz/is/os/us/u tertremo.
 8. Ne forgesu, ke ŝi jam antaŭe ban/is/as.
 9. Li rakontis, kial li maltraf/is/as la vagonaron.
10. Li klarigis telefone, kion li est/is/as faranta dum nia alvoko.
11. Li klarigis, ke li nun akcept/is/as mian decidon.
12. Li diris, kio farat/as/is antaŭe.

EKZERCAĴO POR EKSPERTULOJ.
1). Donu alternativan preskaŭ samsignifan frazon kun "ankoraŭ"
  anstataŭ kun "jam" aŭ "plu":
  a. La poŝtisto ne jam venis.
  b. Ŝi plu ne razegis la herbon.
  c. La hundo jam ne bojas.
2). Donu pri ĉiu el la tri frazoj du anglolingvajn signifojn
  malsamajn (depende de ĉu "ne" difinas nur la verbon aŭ la
  kombinaĵon de verbo plus "ankoraŭ", aŭ "jam" aŭ "plu"):
  a. La birdo ne nestas ankoraŭ.
  b. La elektro ne funkciis jam.
  c. La suno ne videblas plu.
  (pro tio ne uzu tiajn frazojn en kiuj "ne" antaŭas la verbon
  kaj "ankoraŭ/jam/plu" sekvas la verbon).
3). Ŝanĝu en la frazoj la verbon "silenti" al la verbo
  "paroli" kun "ne":
  a. La infano silentis ankoraŭ.
  b. Ĉiuj silentas jam.
  c. Ĉu ŝi silentos plu?
  sed evitu frazojn kun du malsamaj signifoj!

B O N V E N O N !
La Melburna Esperanto-Societo refoje kore bonvenigas niajn multajn novajn membrojn, kaj esperas ke ili ĝuos preni parton en nia rapide kreskanta komunumo. Nia komunumo jam etendiĝas ekster la fizikaj limoj de Melburno kaj Viktorio! Bonŝance nia komunumo vastiĝas ĝuste en la tempo, kiam ni antaŭvidas oportunon por pli fruktedona kunlaboro. Bonŝance ankaŭ, ke tiom da novaj membroj ekprenas la oportunon esti parto de nia komunumo, kiu libere kaj malferme interkomunikas inter siaj membroj por antaŭigi Esperanton.

ANONCO
Erare ni menciis en nia Bulteno N.ro3 ke ĉiuj membroj aŭtomate estas membroj de la Esperanto-Federacio de Viktorio. Tio, kompreneble, validas nur por tiuj membroj kiuj loĝas en Viktorio.                       
La Komitato

Por legantoj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de nia M.E.S., ni ĉemetas plenigendan formularon por membriĝi.

Notu ke la jaraj kotizoj estas jenaj:
1. Plenaj membroj - $ 40
2. Pensiuloj kaj junuloj - $ 25
3. Nevizitantaj (tutaŭstraliaj) - $ 10.

Ĉiuj ĉi supraj membroj (ne malpli ol 18-jaraĝaj) havas plenan voĉdonrajton kaj ricevadas la du klubajn gazetojn.


 
 
Nia bulteno videblas ankaŭ en la reto: www.melburno.org.au
 
Redaktisto: I Heldzingen
GPO Box 2122
Melbourne Vic 3001



 
< Antaǔa   Sekvanta >