Menu Content/Inhalt
Home

Gallery

YouTube YouTube
Flickr Flickr

Polls

How well can you speak Esperanto?
 

Who's Online

Welcome to the Melbourne Esperanto Association

The Melbourne Esperanto Association was one of the first Esperanto Clubs in Australia and has had over the years a very active life. Among its famous members were Dr. Fridenbergs, Fred Banham, Fay and Herbert Koppel and Ken Linton. For many years the club owned their own meeting house, in Richmond.

Nowadays we meet on Monday evenings in the large ground floor room in historical Ross House, very close to architecturally beautiful Flinders Street Station. Our two main aims are to teach new recruits to the language, and to efficiently improve our members' working knowledge of Esperanto. We are proud that our members have a high standard of communication skills and therefore are very useful for the Esperanto movement in Australia and in the world in general.

Most members have spent and are still spending much time, energy and skill for the promotion of Esperanto, We have just developed a DVD for this purpose to be sent to schools and libraries. This can be soon viewed on our website or ordered from our club for a nominal fee*.

One of our members, Marcel Leereveld, before he retired, was the chief examiner of Esperanto in Australia, and as such has written various books on grammar and style. The definitive grammar book “Lingvaj Resondoj” is available from Melbourne Esperanto Association*, or downloaded from our website.

We maintain a very rich library of Esperanto books, as well as various items of Esperanto historical value.

The Melbourne Esperanto Association of course,is a member of the Australian Esperanto Association as well as being part of the Esperanto Federation of Victoria, and we are always keen to assist other clubs or individuals in Australia.

email: ivan@melburno.org.au
or address: Melbourne Esperanto Association
GPO Box 2122
Melbourne 3001

Application For Membership (pdf)

Bulteno de la Melburna Esperanto-Societo Marto 2008 N-ro. 3 PDF Print E-mail
Sunday, 13 April 2008

B O N V E N O N !

  La Melburna Esperanto-Societo kore bonvenigas niajn multajn novajn membrojn, kaj esperas ke ili ĝuos preni parton en nia rapide kreskanta komunumo. Nia komunumo jam etendiĝas ekster la fizikaj limoj de Melburno kaj Viktorio! Bonŝance nia komunumo vastiĝas ĝuste en la tempo, kiam ni antaŭvidas oportunon por pli fruktedona kunlaboro. Bonŝance ankaŭ, ke tiom da novaj membroj ekprenas la oportunon esti parto de nia komunumo, kiu libere kaj malferme interkomunikas inter siaj membroj por antaŭigi Esperanton.

Por legantoj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de nia M.E.S., ni ĉemetas

plenigendan formularon por membriĝi.


Notu ke la jaraj kotizoj estas jenaj:      1. Plenaj membroj - $ 40

                                                                2. Peniuloj kaj junuloj - $ 25

                                                                3. Nevizitantaj (tutaŭstraliaj) - $ 10.


Ĉiuj ĉi supraj membroj (ne malpli ol 18-jaraĝaj) havas plenan voĉdonrajton kaj ricevadas la du klubajn gazetojn, kaj estas aŭtomate ankaŭ membroj de la Viktoria Esperanto-Federacio.

La membreco validas el Januaro ĝis Decembro. (Trovu membrecformularon sur la lasta paĝo).


Nemembroj povas ricevi niajn gazetojn kontraŭ pago de $ 5 jare.


La M.E.S. estas membro de la A.E.A.

La Komitato.

 

 

JARKUNVENO DE MELBURNA ESPERANTO-SOCIETO

e la 17-a de Marto 2008 nia Melburna Esperanto-Societo havis sian Ĝeneralan Jarkunvenon, kies raporto aperos en nia venonta bulteno. La nova Estraro konsistas el la oficistoj Ken Rolls, prezidanto, Bernie Heinze, vicprezidanto, Ivan Heldzingen, sekretario, Heather Heldzingen, kasisto, kaj la komitatanoj Esther Parris, publikigisto, kaj Franciska Toubale, bibliotekisto.


La Komitato

 
Ĝenerala kunveno de la Esperanto-Federacio de Viktorio.

 

La 9-an de Februaro ‘08 okazis la Jarkunveno de la viktoria federacio. La nova Estraro estas jena:


                                Prezidanto: Franciska Toubale.

                                Vicprezidanto: Bernie Heinze.

                                Sekretario: Henry Broadbent.

                                Kasisto: Heather Heldzingen.

                                Informisto: Ivan Heldzingen.


Detala raporto aperos en la Federacia Informilo.

 

 
La Melburna Zamenhof-festo.

Ĝi okazis Sabaton la 15-an de Decembro 2007 en la kutima Carlton Biblioteko. Ĝin bonege organizis la Esperanto-Federacio de Viktorio sub la majstra (aŭ "majstrina"?) gvido de Franciska Toubale. Ni invitis ne-Esperantistojn, sed bedaŭrinde tro malfrue kaj ne sufiĉe vaste. La avantaĝo estis, ke ni aŭdis nur Esperanton dum la (tuta) vespero, kaj ke ni havis pli da tempo por ĝui la variajn manĝaĵojn bongustajn.


La Festparoladon faris Ivan Heldzingen, kiu regalis nin per spritaĵoj kaj historiaĵoj. Post la manĝo Bernie Heinze deklamis la poemon de Marcel gajnitan kiel la duan premion en ĉevalrilata poezikonkurso.


Henry organizis kukcelan konkurson, kiun (ne la kukon!) ĉiuj trovis tre malfacila. La gratulata gajninto estis Alan Bishop. Ni ankaŭ informatis pri tutpaĝa-gazet-artikolo pri Esperanto, grandparte negativa, sed kun kelkaj utilaj informoj pri nia lingvo. Franciska laŭtlegis el libro pri la perfortigitaj virinoj dum la invado ate de Japanujo ante al Ĉinujo kaj Koreujo.


La teatraĵon ni devis forlasi, ĉar intertempe kelkaj el la ĉeestantoj, inkluzive aktorojn, iom malsaniĝis (NE pro la nutraĵoj!). Anstataŭe ni diskutis filozofiajn tendencojn aktivajn

en A.E.A.


Ni antaŭĝuas la proksiman Zamenhof-feston, kiu espereble estos eĉ pli instrua kaj amikatmosfera.

Marcel Leereveld

 

  

 

D a n k o n !

La membroj de la Melburna Esperanto-Societo deziras danki Elrae Adams pro ŝia multa kaj malfanfarona helpado, en kunvenoj kaj ekskursoj, preparante ĉiam bongustajn manĝaĵojn por ni.


Ni bedaŭras ne plu vidi ŝin en niaj ekskursoj, sed ni scias, ke ŝi plu studos kaj laboros por Esperanto.

Alida Leereveld.

 

 

 

HAZARDA RETROVO.

 

En la tridekaj jaroj de la antaŭa jarcento du junaj Esperantistoj estis tre aktivaj en la nederlanda laborista Esperanto-movado (F.L.E. kaj ĝia gazeto "La Progresanto"). Post la dua mondmilito ili ne plu havis kontakton unu kun la alia, ĝis sesdek jarojn poste unu el ili, Leen Deij, pere de aŭstralia Esperantisto tute hazarde eksciis pri la ekzisto kaj 90-jariĝo de la alia, Marcel Leereveld. Pro tio Leen Deij faris poemon pri la nederlanda aktiveco de Marcel antaŭ sepdek jaroj. Jen la poemo de la nederlanda Esperantista poeto:


Marcel, malnova kamarado !

SAT-rondo, FLE, La Progresanto,

kongresoj kun komuna kanto -

vi staris sur la barikado.


Post juna ard ' la klerighado.

Vi majstris kiel instruanto.

Marcel, malnova kamarado

en SAT kaj FLE kaj Esperanto !


Vin vokis shajna eldorado.

Nun inter ni la tuta tero,

glaci ' che mi, che vi somero.

Ke dauru via aktivado !


Marcel, malnova kamarado . . .


Leen Deij

 

 

 
MALĜOJIGA (?) PERDO EN NJUSAŬZVELSO.

 

El Sidnejo oni raportis al ni, ke je 23/02/08 okazis kunveno de la njusaŭzvelsa federacio por diskuti proponon de S.ro Igor Couto eksigi la membron Nicole Else el la Federacio. Por tio oni bezonas plejmulton de 2/3.


Por la eksigo voĉdonis 15, kaj kontraŭ la eksigo voĉdonis 20, do Nicole restos membro.


Pro la rezulto, proteste tuj eksiĝis la membroj Igor, Tim, Beth, Anthony kaj Jan. Poste la Federacio elektis la jenajn esti siaj novaj komitatanoj: Prezidanto - Alan Turvey, Sekretario – Margaret Chaldecott, Kasisto – Roger Springer.

 

Marcel Leereveld.

 

Intervjuo ante al Marcel Leereveld

Heather:  Bonvolu rakonti al ni kial vi unue lernis Esperanton.
Marcel:   En 1933 mia avo aǔdis ke nederlanda radio-stacio instruas Esperanton al aǔskultantoj.  Li iris al ĉiuj siaj gefiloj kaj genepoj kaj diris al ili ke ili ĉiuj devas lerni Esperanton. Mi kaj kelkaj aliaj obeis lin.  Same kiel miaj gepatroj kaj fratino.  

Heather:  Kiam kaj kie vi prenis parton en via unua kongreso?
Marcel:   Post unu jaro mi parolis flue Esperanton kaj prenis parton en mia unua internacia kongreso en Parizo. En tiu kongreso ankaǔ ĉeestis la famaj Lanti kaj Waringhien.

Heather:  Kiamaniere vi vojaĝis tien?
Marcel:   Mi biciklis 500 kilometrojn tien  La sekvontan jaron mi bicikle ĉirkaǔiris tra Francujo por viziti Esperantistojn kaj unu el tiuj, kiujn mi vizitis, estis Lydia, filino de Dro Zamenhof kiu loĝis ĉe konata Esperantisto Borel, la direktoro de radio-stacio Liono.  En tiu jaro mi ankaǔ pere de Esperanto ricevis permeson por batali en Hispanujo kontraǔ Franko, sed ĉe la landlimo oni retrosendis min pro manko de pafiloj.  Dum la postaj jaroj vizitante ankaǔ internaciajn kongresojn mi uzis mian tempon kaj Esperanto-konon precipe pri politikaj aferoj, eldonante monatan gazeton

Heather:   Kion vi spertis en aliaj kongresoj.
Marcel:     Estas komprenebla ke dum la 5 monatoj en Francujo mi renkontis multajn dekojn da konataj kaj ne konataj Esperantistoj, mi tie fianĉiĝis kaj mi ankaǔ gastis en Esperanta nudista vegetara kolonio. Sed al postaj kongresoj mi vojaĝis per autobusoj luitaj de Esperantistoj kaj unufoje mia familio kaj mi vojaĝis al kongreso per nia malgranda jaĥto.
(kies foton vi vidas sube)
 

Heather: Kio estas por vi la plej alloga afero pri Esperanto?

Marcel: Unu estas la lingvisma parto, alia estas la eblo viziti Esperantistojn en la tuta mondo kaj la plej grava allogo estas ke Esperanto celas interpacigi la homojn kaj la popolojn.


Heather Kio estas la plej rimarkinda diferenco inter nun kaj kiam vi unue lernis ĝin?

Marcel: Mi ne vidas diferencon ĉar la plej multaj Esperantistoj estis same idealismaj antaǔ 50 kaj antaǔ cent jaroj.


Heather: Kio pri la gramatiko de Esperanto inspiras vin aǔ ĉu vi ŝatas gramatikon malgraǔ kiu estas la lingvo?

Marcel: Kiel lingvisto mi ŝatas la gramatikon de ĉiuj lingvoj kaj mi ŝategas tiun de Esperanto Por solvi kelkajn lingvismajn problemojn min helpas la kono de Esperanto kaj de Latino.


Heather: Kiam vi unue instruis Esperanton?

Marcel: Mi komencis instrui Esperanton post unu jaro da lernado ante la lingvon.


Heather: Rakontu al ni la cirkonstancojn kiam vi decidis enmigri Aǔstralion?

Marcel: Mia edzino, mi kaj la 2 infanoj decidis elmigri al Aǔstralio en 1952. Estas pluraj kaǔzoj por elmigri. Unue en tiu tempo ni plu timis novan militon ate de Rusujo kaj due mi ne ŝatis la anglan lingvon kaj volis devigi min flue lerni tiun tre interesan lingvon. Tria estas ke mi estis bankoficisto kaj ne ŝatis la laboron kaj en Nederlando ne facilis ŝanĝi profesion. Mi ja volis esti instruisto. Nederlando estis tro popoldensa, do la Nederlanda registraro konsilis la elmigradon. Ĉar ni ne deziris iri al la kampoj de la Snowy River Hydro Electric Scheme, mi kontaktis la Esperanto-grupon en Melburno kaj unu el la membroj, D-ro Fridenbergs, havigis al ni etan loĝejon.


Heather: Vi enkondukis Esperanton en kelkajn lernejojn en Aǔstralio, kiel vi sukcesis fari tion?

Marcel: Mi bezonus dekojn da paĝoj por klarigi kiel sukcese enkonduki Esperanton en lernejojn. Mi enkondukis oficiale Esperanton en la lernejprogramon de la Friends’ School

en Hobarto kaj en Caulfield Grammar School en Melburno. En Tasmanio mi sukcesis ankaǔ akceptigi Esperanton kiel matrikulfakon.


Heather: Kiom da jaroj vi instruis Esperanton?.

Marcel: Mi mem instruis Esperanton dum 34 jaroj en la lernejoj. Mi krome instruis Esperanton en la Hobarta kaj Melburna grupoj. Mi ekmembriĝis en la Melburna Esperanto-grupo

kaj en AEA en la jaro 1952.


Heather: Vi organizis (preskaǔ sola) la AEA somerkursaron en Hobarto, kiom da aliaj vi organizis aǔ prenis parton?

Marcel: Vi estis la sola persono kiu helpis min organizi tiun somerkursaron. Kompreneble mi helpis organizi aliajn somerkursarojn, speciale en Melburno, kaj preskaǔ ĉiam instruis

Esperanton dum la kursaroj.


Heather : : En “Lingvaj Resondoj” via bonega libro por ĝuste uzi Esperanton, vi klarigas la problemon pri la ofte konfuza uzado de la prepozicio “de”. Kiel vi venis al la solvo de tiu problemo?

Marcel: Por solvi lingvismajn problemojn en Esperanto mi bezonas la unuajn horojn de la nokto. Por solvi la problemon de “de” mi bezonis tutan nokton por je la sesa horo fine trovi la solvon.


Heather: Kiel Esperanto riĉigis vian vivon?

 

Marcel: Esperanto mem estis por mi valora ilo por ŝati kaj kompreni lingvojn kaj krome multaj de la Esperantistoj valore riĉigis mian vivon pro siaj inteligenteco kaj honesteco kaj amikeco.


Heather: Ĉu dum viaj multaj vojaĝoj en la mondo vi renkontis Esperantistojn?

Marcel: Mia edzino kaj mi renkontis multajn Esperantistojn kaj Esperanto-grupojn, sed precipe en eǔropaj kaj aziaj landoj.


Heather: Kio estas via plej ĝuinda sperto en Esperanto?

Marcel: Mi verkis dikan gramatiklibron “Lingvaj Resondoj por ĝuste uzi Esperanton”, kaj malgrandajn helplibretojn por ekzamenkandidatoj. Mi krome tradukis sciencan libron pri la origino de la homo, kaj plurajn libretojn pri politikaj temoj. Fine mi regule kontribuas al internaciaj Esperanto-gazetoj, libroj, kaj antaǔ la mondmilito mi redaktis monatan internacian

Esperanto-gazeton.


Heather: Dankon, Marcel, pro la intervjuo kaj via valora tempo.
 
 

K l a r i g o

 

Pluraj el la artikoloj en ambaŭ niaj Bultenoj verkatis kaj publikigatas ne nur por la interesiĝo de niaj legantoj, sed ankaŭ por doni faktojn al nia historiisto Terry Manley por lia libro pri la historio de Esperanto en Aŭstralio. La historiaj faktoj estos gravaj por la ontaj generacioj de Esperantistoj por kompreni, kiel la Esperantismo en Aŭstralio fartis dum la frua komenco de la dudeka jarcento.


Kaj ĉu ne unu el la celoj de la studo ante historion estas lerni el la eraroj kaj el la maleraroj de antaŭaj vidpunktoj kaj decidoj?

La Komitato

 

 
Gramatikaj aferoj

 
 

 

SOLVO POR LA EKZERCAĴO POR KOMENCINTOJ EN N.RO 2:


1) La du hundoj estis batalantaJ.

2). NiaJ sesjara_ kaj naŭjara filinoJ dormas.

3). La nigra_ kaj blanka_ hundo_ estas nia_ sola_dombesto.

4). Ne forgesu, ke ĉiuJ homoj iam mortos.

5). Ni kuŝis en niaj litoj, rigardante_ la televidon.

6). Ĉar ni estis rigardantaJ la televidon, ni ne ekdormis.

7). Ĉar ĉiu el ni estis laca_, ni baldaŭ ekdormis.

8). Kiom da tempo_ ci restis tie?

9). Kiom da fojoJ vi jam vizitis tiun muzeon?

10). Tie estis multe da blankaJ kaj da nigraJ hundoj, sed malmulte da hundoj blankaJ kaj

nigraJ.(en n.ro 2: sesjaraJ aŭ/kaj naŭjaraJ se ili hazarde havas du sesjarajn

aŭ/kaj du naŭjarajn filinojn).

 

 

 

 

SOLVO POR LA EKZERCAĴO POR PROGRESANTOJ EN N.RO 2:

 

1). venos; 2). elveni; 3). eniris; 4). foriru; 5). Retroiru;

6). transvenante; 7). transirante; 8). Retroiru; 9). retrovenis; 10). foriri;

11). hejmiris; 12). venis; 13). eniris; elvenis; 14).iris; retrovenis; 5). devenas; deiri;

16). supervenis; superiri; 17).Trairante; elvenis; 18). superiri; superveni;

19). Postiru; preteriris; 20). venis. (en kelkaj kazoj ankaŭ la alternativa verbo eblas,

sed multe malpli ofte).

 

 

SOLVO POR LA EKZERCAĴO POR EKSPERTULOJ EN N.RO 2:


1). (Ĉar esceptoj ne ekzistu en Esperanto), nur en kunmetaĵoj kies flankelemento finiĝas per la sama konsonanto kiel la komenclitero de la ĉefelemento (ekz. bankkonto; ellogi).


2). a) se la radiko havas ilin (koordinato);

b) ĉe kunmetoj (kriinstiga);

c) ĉe afiksoj (reelekti; bruulo);

ĉ) pro sama finaĵo (kree).


3). Substantivaj: neniu; ĉio. Adjektivaj: neniu; kia; ties. Adverbaj: tiel; iom; ĉie; ial; ĉiam.


4). "kantanta" = "dum li kantis"; "kantantan" = "kiu kantis"; " kantante" = "dum mi kantis".


5). "denove" = “el de kiam ĝi estis nova ĝis nun"; "dekomence" = ”el de la komenco (de ĝia posedo) nunen".


6). AŬ la policano AŬ iu alia murdis (ne eblas scii kiu, do ni uzu AŬ "ate de" AŬ "ante al").


7). Ĉar "io" signifas "something", tial "Francio" signifas "io franca" (= io ajn!). Ankaŭ ĉar la neologisma sufikso "io" estas

escepto al kelkaj gramatikaj reguloj (vidu por tio "Rusoj loĝas en Rusujo" ate de Anna Lowenstein, haveblan ĉe la M.E.S.).


8). Ĝustaj estas: "La Fino de la Batalo" kaj "La Batalfino" kaj "La fina Batalo".

("La Finbatalo" signifus "La Batalo de la Fino").


9). Ĉiuj estas propraj nomoj kaj do bezonas en Esperanto ĉefliteron
(Sabato; la jaro Dumil Ok), escepte se skribitaj en ciferoj (2008; Tago 6; Monato 11).

10). Vidu por la respondoj la libron "Lingvaj Resondoj". Cetere la ago okazas/is/os antaŭ la legado en "Li jam ne manĝas", en "Li ne parolas jam", en "Ŝi jam ne dormas", en "Ŝi ne dormas jam", kaj en "Ili ne plu manĝas".


EKZERCAĴO POR KOMENCINTOJ:


Translate the English verbs, using in Esperanto "esti" + participle adjectives:

1). Kiam mi alvenos, li will be working en la ĝardeno.

2). Ŝi had eaten la kukon, kiam mi envenis.

3). Kiam li is eating, li ne volas interrompati.

4). Ni were travelling, kiam ili venis viziti nin.

5). Kiam ci ekmanĝos, mi will have eaten.

6). Mi retroiris, kiam la teatro ankoraŭ was closed.

7). Kiam ili will be entertained (use "amuzi"), ili ricevos la anoncon.

8). Ĉiuj were being taught, kiam la fajro subite komenciĝis.

9). Ĉar la hundo is being held endome, neniu estas en danĝero.

10). Ŝi rimarkos la pezon, kiam ŝi will be carrying la valizon.


Translate each English group of verbs, using a single word (verb).


11). Post ol ni had arrived, ni manĝadis tuj,

12). Antaŭ ol ni are having a meal, ni ĉiam lavas niajn manojn.

13). Ili will be playing piedpilkon, antaŭ ol ili manĝados.

14). La infano is being looked after, dum la patrino malsanas.

15). Post ol la hundo has been washed, ŝi rajtas eniri la domon.

16). Antaŭ kiam mi iros enliten, la fenestro devos to be closed.

17). La membroj will be told (uzu "informi"), ke la kotizo devos to be increased.

18). Post kiam la muzeo had been closed, mi hejmiris.

19). Nia aŭtomobilo is going to be repaired, antaŭ ol ni ekvojaĝos.

20). Multaj homoj had been rescued, antaŭ ol la ŝipo subakviĝis.

EKZERCAĴO POR PROGRESANTOJ.


Uzu AŬ la refleksivon, AŬ la alian pronomon, laŭ la bezono: (kelkfoje du eblas, sed elektu la plej verŝajnan)


1). Unu el ili portos siajn/iliajn manĝskatoletojn.

2). Ĉiu el ni portos siajn/niajn librojn.

3). Multaj el ni aŭdis la fabelon en sia/nia infaneco.

4). La knabo, kiu skribis per sia/lia maldekstra mano.

5). Komparu vian si/vidonemon kun ŝia si/ŝidonemo.

6). Li kaj vi timas eĉ sian/vian propran ombron.

7). Li igis min manĝi sian/lian/mian kaĉon (=de li).

8). Li manĝigis siajn/liajn kokinojn.

9). Paŭla vidis Margaretan ludi kun sia/ŝia pupo (= de Paŭla).

10). Li admonis la infanon ŝtelantan sian/lian biciklon.

11). Ŝi laŭdis lian fordonon ante sian/lian sidlokon.

12). Ili elektis ŝin esti sia/ilia prezidanto.

13). Ili elektis ŝin sia/ilia prezidanto.

14). Ili fine elektis sian/ilian prezidanton.

15). Ili trovis sin en sia/ilia paradizo.

16). Li savatis de sia/lia onklo.

17). Li konsciis pri la amo de ŝi al si/li.

18). La patro kun sia/lia filineto (= de la patro) fine alvenis.

19). La patro kaj sia/lia filineto (= de la patro) fine alvenis.

20). La patro vojaĝis kun sia/lia filineto (= de la patro).

21). Li admiris ŝian ŝparon de sia/ŝia mono (= de ŝi).

22). Li admiris ŝian ŝparon de sia/lia mono (= de li).

23). La fama viro vivtenis sin per la subteno de siaj /liaj amikoj (= ili subtenis).

24). Admiru la poeton sur sia/lia ĉevalo.

25). Admiru la poeton kaj sian/lian ĉevalon!

EKZERCAĴO POR EKSPERTULOJ:


Trovu almenaŭ dek gramatike malĝustajn vortojn aŭ esprimojn ofte uzatajn de eŭropaj Esperantistoj kaj donu la ĝustajn alternativojn.

Marcel Leereveld.

Anoncoj:


1. Niaj Bultenoj videblas ankaŭ en la reto: www.melburno.org.au .

2. Aĉetu la bonan libron "Mummy, why can't we all speak the same language?".

3. Mendu ĝin ĉe ni, aŭ rekte ĉe la verkinto:

Nicole Else, 1/359 Pacific Highway, Asquith, N.S.W.-2077,

aŭ perrete:

Por pliaj informoj vidu:http//members.iinet.net.au/-nicolee/bookad.html .

2. Se vi deziras aĉeti la novan 7-an eldonon de la elstara gramatiklibro "Lingvaj resondoj por ĝuste uzi Esperanton" (nun pr. 300 paĝojn) ni sendos ĝin al vi post ricevo de $ 23.

4. Se vi deziras aĉeti la novan tre havindan libron "Rusoj loĝas en Rusujo" ate de Anna Lowenstein (la edzino de Renato Corsetti),ni sendos ĝin al vi post ricevo de $ 15.

5. Nia nova propaganda disketo. Kiel vi scias, la Melburna Esperanto-Societo farigis profesian propaganda videodisketon por donaci ĝin al lernejoj kaj bibliotekoj. Se vi deziras kopion de la disketo por donaci ĝin, petu al ni sendi ĝin al vi, kaj menciu al ni la nomon de la ricevonta lernejo aŭ biblioteko.

La Komitato.



 

 

Nia bulteno videblas ankaŭ en la reto:  www.melburno.org.au  

Redaktisto: Esther Parris
GPO Box 2122
Melbourne Vic 3001



 
 

 
< Prev   Next >