Menu Content/Inhalt
Home

Gallery

YouTube YouTube
Flickr Flickr

Polls

How well can you speak Esperanto?
 

Who's Online

Welcome to the Melbourne Esperanto Association

The Melbourne Esperanto Association was one of the first Esperanto Clubs in Australia and has had over the years a very active life. Among its famous members were Dr. Fridenbergs, Fred Banham, Fay and Herbert Koppel and Ken Linton. For many years the club owned their own meeting house, in Richmond.

Nowadays we meet on Monday evenings in the large ground floor room in historical Ross House, very close to architecturally beautiful Flinders Street Station. Our two main aims are to teach new recruits to the language, and to efficiently improve our members' working knowledge of Esperanto. We are proud that our members have a high standard of communication skills and therefore are very useful for the Esperanto movement in Australia and in the world in general.

Most members have spent and are still spending much time, energy and skill for the promotion of Esperanto, We have just developed a DVD for this purpose to be sent to schools and libraries. This can be soon viewed on our website or ordered from our club for a nominal fee*.

One of our members, Marcel Leereveld, before he retired, was the chief examiner of Esperanto in Australia, and as such has written various books on grammar and style. The definitive grammar book “Lingvaj Resondoj” is available from Melbourne Esperanto Association*, or downloaded from our website.

We maintain a very rich library of Esperanto books, as well as various items of Esperanto historical value.

The Melbourne Esperanto Association of course,is a member of the Australian Esperanto Association as well as being part of the Esperanto Federation of Victoria, and we are always keen to assist other clubs or individuals in Australia.

email: ivan@melburno.org.au
or address: Melbourne Esperanto Association
GPO Box 2122
Melbourne 3001

Bulteno de la Melburna Esperanto-Societo Marto 2008 N-ro. 3
Sunday, 13 April 2008

B O N V E N O N !

  La Melburna Esperanto-Societo kore bonvenigas niajn multajn novajn membrojn, kaj esperas ke ili ĝuos preni parton en nia rapide kreskanta komunumo. Nia komunumo jam etendiĝas ekster la fizikaj limoj de Melburno kaj Viktorio! Bonŝance nia komunumo vastiĝas ĝuste en la tempo, kiam ni antaŭvidas oportunon por pli fruktedona kunlaboro. Bonŝance ankaŭ, ke tiom da novaj membroj ekprenas la oportunon esti parto de nia komunumo, kiu libere kaj malferme interkomunikas inter siaj membroj por antaŭigi Esperanton.

Por legantoj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de nia M.E.S., ni ĉemetas

plenigendan formularon por membriĝi.


Notu ke la jaraj kotizoj estas jenaj:      1. Plenaj membroj - $ 40

                                                                2. Peniuloj kaj junuloj - $ 25

                                                                3. Nevizitantaj (tutaŭstraliaj) - $ 10.


Ĉiuj ĉi supraj membroj (ne malpli ol 18-jaraĝaj) havas plenan voĉdonrajton kaj ricevadas la du klubajn gazetojn, kaj estas aŭtomate ankaŭ membroj de la Viktoria Esperanto-Federacio.

La membreco validas el Januaro ĝis Decembro. (Trovu membrecformularon sur la lasta paĝo).


Nemembroj povas ricevi niajn gazetojn kontraŭ pago de $ 5 jare.


La M.E.S. estas membro de la A.E.A.

La Komitato.

 

 

JARKUNVENO DE MELBURNA ESPERANTO-SOCIETO

e la 17-a de Marto 2008 nia Melburna Esperanto-Societo havis sian Ĝeneralan Jarkunvenon, kies raporto aperos en nia venonta bulteno. La nova Estraro konsistas el la oficistoj Ken Rolls, prezidanto, Bernie Heinze, vicprezidanto, Ivan Heldzingen, sekretario, Heather Heldzingen, kasisto, kaj la komitatanoj Esther Parris, publikigisto, kaj Franciska Toubale, bibliotekisto.


La Komitato

 
Ĝenerala kunveno de la Esperanto-Federacio de Viktorio.

 

La 9-an de Februaro ‘08 okazis la Jarkunveno de la viktoria federacio. La nova Estraro estas jena:


                                Prezidanto: Franciska Toubale.

                                Vicprezidanto: Bernie Heinze.

                                Sekretario: Henry Broadbent.

                                Kasisto: Heather Heldzingen.

                                Informisto: Ivan Heldzingen.


Detala raporto aperos en la Federacia Informilo.

 

 
La Melburna Zamenhof-festo.

Ĝi okazis Sabaton la 15-an de Decembro 2007 en la kutima Carlton Biblioteko. Ĝin bonege organizis la Esperanto-Federacio de Viktorio sub la majstra (aŭ "majstrina"?) gvido de Franciska Toubale. Ni invitis ne-Esperantistojn, sed bedaŭrinde tro malfrue kaj ne sufiĉe vaste. La avantaĝo estis, ke ni aŭdis nur Esperanton dum la (tuta) vespero, kaj ke ni havis pli da tempo por ĝui la variajn manĝaĵojn bongustajn.


La Festparoladon faris Ivan Heldzingen, kiu regalis nin per spritaĵoj kaj historiaĵoj. Post la manĝo Bernie Heinze deklamis la poemon de Marcel gajnitan kiel la duan premion en ĉevalrilata poezikonkurso.


Henry organizis kukcelan konkurson, kiun (ne la kukon!) ĉiuj trovis tre malfacila. La gratulata gajninto estis Alan Bishop. Ni ankaŭ informatis pri tutpaĝa-gazet-artikolo pri Esperanto, grandparte negativa, sed kun kelkaj utilaj informoj pri nia lingvo. Franciska laŭtlegis el libro pri la perfortigitaj virinoj dum la invado ate de Japanujo ante al Ĉinujo kaj Koreujo.


La teatraĵon ni devis forlasi, ĉar intertempe kelkaj el la ĉeestantoj, inkluzive aktorojn, iom malsaniĝis (NE pro la nutraĵoj!). Anstataŭe ni diskutis filozofiajn tendencojn aktivajn

en A.E.A.


Ni antaŭĝuas la proksiman Zamenhof-feston, kiu espereble estos eĉ pli instrua kaj amikatmosfera.

Marcel Leereveld

 

  

 

D a n k o n !

La membroj de la Melburna Esperanto-Societo deziras danki Elrae Adams pro ŝia multa kaj malfanfarona helpado, en kunvenoj kaj ekskursoj, preparante ĉiam bongustajn manĝaĵojn por ni.


Ni bedaŭras ne plu vidi ŝin en niaj ekskursoj, sed ni scias, ke ŝi plu studos kaj laboros por Esperanto.

Alida Leereveld.

 

 

 

HAZARDA RETROVO.

 

En la tridekaj jaroj de la antaŭa jarcento du junaj Esperantistoj estis tre aktivaj en la nederlanda laborista Esperanto-movado (F.L.E. kaj ĝia gazeto "La Progresanto"). Post la dua mondmilito ili ne plu havis kontakton unu kun la alia, ĝis sesdek jarojn poste unu el ili, Leen Deij, pere de aŭstralia Esperantisto tute hazarde eksciis pri la ekzisto kaj 90-jariĝo de la alia, Marcel Leereveld. Pro tio Leen Deij faris poemon pri la nederlanda aktiveco de Marcel antaŭ sepdek jaroj. Jen la poemo de la nederlanda Esperantista poeto:


Marcel, malnova kamarado !

SAT-rondo, FLE, La Progresanto,

kongresoj kun komuna kanto -

vi staris sur la barikado.


Post juna ard ' la klerighado.

Vi majstris kiel instruanto.

Marcel, malnova kamarado

en SAT kaj FLE kaj Esperanto !


Vin vokis shajna eldorado.

Nun inter ni la tuta tero,

glaci ' che mi, che vi somero.

Ke dauru via aktivado !


Marcel, malnova kamarado . . .


Leen Deij

 

 

 
MALĜOJIGA (?) PERDO EN NJUSAŬZVELSO.

 

El Sidnejo oni raportis al ni, ke je 23/02/08 okazis kunveno de la njusaŭzvelsa federacio por diskuti proponon de S.ro Igor Couto eksigi la membron Nicole Else el la Federacio. Por tio oni bezonas plejmulton de 2/3.


Por la eksigo voĉdonis 15, kaj kontraŭ la eksigo voĉdonis 20, do Nicole restos membro.


Pro la rezulto, proteste tuj eksiĝis la membroj Igor, Tim, Beth, Anthony kaj Jan. Poste la Federacio elektis la jenajn esti siaj novaj komitatanoj: Prezidanto - Alan Turvey, Sekretario – Margaret Chaldecott, Kasisto – Roger Springer.

 

Marcel Leereveld.

 

Intervjuo ante al Marcel Leereveld

Heather:  Bonvolu rakonti al ni kial vi unue lernis Esperanton.
Marcel:   En 1933 mia avo aǔdis ke nederlanda radio-stacio instruas Esperanton al aǔskultantoj.  Li iris al ĉiuj siaj gefiloj kaj genepoj kaj diris al ili ke ili ĉiuj devas lerni Esperanton. Mi kaj kelkaj aliaj obeis lin.  Same kiel miaj gepatroj kaj fratino.  

Heather:  Kiam kaj kie vi prenis parton en via unua kongreso?
Marcel:   Post unu jaro mi parolis flue Esperanton kaj prenis parton en mia unua internacia kongreso en Parizo. En tiu kongreso ankaǔ ĉeestis la famaj Lanti kaj Waringhien.

Heather:  Kiamaniere vi vojaĝis tien?
Marcel:   Mi biciklis 500 kilometrojn tien  La sekvontan jaron mi bicikle ĉirkaǔiris tra Francujo por viziti Esperantistojn kaj unu el tiuj, kiujn mi vizitis, estis Lydia, filino de Dro Zamenhof kiu loĝis ĉe konata Esperantisto Borel, la direktoro de radio-stacio Liono.  En tiu jaro mi ankaǔ pere de Esperanto ricevis permeson por batali en Hispanujo kontraǔ Franko, sed ĉe la landlimo oni retrosendis min pro manko de pafiloj.  Dum la postaj jaroj vizitante ankaǔ internaciajn kongresojn mi uzis mian tempon kaj Esperanto-konon precipe pri politikaj aferoj, eldonante monatan gazeton

Heather:   Kion vi spertis en aliaj kongresoj.
Marcel:     Estas komprenebla ke dum la 5 monatoj en Francujo mi renkontis multajn dekojn da konataj kaj ne konataj Esperantistoj, mi tie fianĉiĝis kaj mi ankaǔ gastis en Esperanta nudista vegetara kolonio. Sed al postaj kongresoj mi vojaĝis per autobusoj luitaj de Esperantistoj kaj unufoje mia familio kaj mi vojaĝis al kongreso per nia malgranda jaĥto.
(kies foton vi vidas sube)
 

Heather: Kio estas por vi la plej alloga afero pri Esperanto?

Marcel: Unu estas la lingvisma parto, alia estas la eblo viziti Esperantistojn en la tuta mondo kaj la plej grava allogo estas ke Esperanto celas interpacigi la homojn kaj la popolojn.


Heather Kio estas la plej rimarkinda diferenco inter nun kaj kiam vi unue lernis ĝin?

Marcel: Mi ne vidas diferencon ĉar la plej multaj Esperantistoj estis same idealismaj antaǔ 50 kaj antaǔ cent jaroj.


Heather: Kio pri la gramatiko de Esperanto inspiras vin aǔ ĉu vi ŝatas gramatikon malgraǔ kiu estas la lingvo?

Marcel: Kiel lingvisto mi ŝatas la gramatikon de ĉiuj lingvoj kaj mi ŝategas tiun de Esperanto Por solvi kelkajn lingvismajn problemojn min helpas la kono de Esperanto kaj de Latino.


Heather: Kiam vi unue instruis Esperanton?

Marcel: Mi komencis instrui Esperanton post unu jaro da lernado ante la lingvon.


Heather: Rakontu al ni la cirkonstancojn kiam vi decidis enmigri Aǔstralion?

Marcel: Mia edzino, mi kaj la 2 infanoj decidis elmigri al Aǔstralio en 1952. Estas pluraj kaǔzoj por elmigri. Unue en tiu tempo ni plu timis novan militon ate de Rusujo kaj due mi ne ŝatis la anglan lingvon kaj volis devigi min flue lerni tiun tre interesan lingvon. Tria estas ke mi estis bankoficisto kaj ne ŝatis la laboron kaj en Nederlando ne facilis ŝanĝi profesion. Mi ja volis esti instruisto. Nederlando estis tro popoldensa, do la Nederlanda registraro konsilis la elmigradon. Ĉar ni ne deziris iri al la kampoj de la Snowy River Hydro Electric Scheme, mi kontaktis la Esperanto-grupon en Melburno kaj unu el la membroj, D-ro Fridenbergs, havigis al ni etan loĝejon.


Heather: Vi enkondukis Esperanton en kelkajn lernejojn en Aǔstralio, kiel vi sukcesis fari tion?

Marcel: Mi bezonus dekojn da paĝoj por klarigi kiel sukcese enkonduki Esperanton en lernejojn. Mi enkondukis oficiale Esperanton en la lernejprogramon de la Friends’ School

en Hobarto kaj en Caulfield Grammar School en Melburno. En Tasmanio mi sukcesis ankaǔ akceptigi Esperanton kiel matrikulfakon.


Heather: Kiom da jaroj vi instruis Esperanton?.

Marcel: Mi mem instruis Esperanton dum 34 jaroj en la lernejoj. Mi krome instruis Esperanton en la Hobarta kaj Melburna grupoj. Mi ekmembriĝis en la Melburna Esperanto-grupo

kaj en AEA en la jaro 1952.


Heather: Vi organizis (preskaǔ sola) la AEA somerkursaron en Hobarto, kiom da aliaj vi organizis aǔ prenis parton?

Marcel: Vi estis la sola persono kiu helpis min organizi tiun somerkursaron. Kompreneble mi helpis organizi aliajn somerkursarojn, speciale en Melburno, kaj preskaǔ ĉiam instruis

Esperanton dum la kursaroj.


Heather : : En “Lingvaj Resondoj” via bonega libro por ĝuste uzi Esperanton, vi klarigas la problemon pri la ofte konfuza uzado de la prepozicio “de”. Kiel vi venis al la solvo de tiu problemo?

Marcel: Por solvi lingvismajn problemojn en Esperanto mi bezonas la unuajn horojn de la nokto. Por solvi la problemon de “de” mi bezonis tutan nokton por je la sesa horo fine trovi la solvon.


Heather: Kiel Esperanto riĉigis vian vivon?

 

Marcel: Esperanto mem estis por mi valora ilo por ŝati kaj kompreni lingvojn kaj krome multaj de la Esperantistoj valore riĉigis mian vivon pro siaj inteligenteco kaj honesteco kaj amikeco.


Heather: Ĉu dum viaj multaj vojaĝoj en la mondo vi renkontis Esperantistojn?

Marcel: Mia edzino kaj mi renkontis multajn Esperantistojn kaj Esperanto-grupojn, sed precipe en eǔropaj kaj aziaj landoj.


Heather: Kio estas via plej ĝuinda sperto en Esperanto?

Marcel: Mi verkis dikan gramatiklibron “Lingvaj Resondoj por ĝuste uzi Esperanton”, kaj malgrandajn helplibretojn por ekzamenkandidatoj. Mi krome tradukis sciencan libron pri la origino de la homo, kaj plurajn libretojn pri politikaj temoj. Fine mi regule kontribuas al internaciaj Esperanto-gazetoj, libroj, kaj antaǔ la mondmilito mi redaktis monatan internacian

Esperanto-gazeton.


Heather: Dankon, Marcel, pro la intervjuo kaj via valora tempo.
 
 

K l a r i g o

 

Pluraj el la artikoloj en ambaŭ niaj Bultenoj verkatis kaj publikigatas ne nur por la interesiĝo de niaj legantoj, sed ankaŭ por doni faktojn al nia historiisto Terry Manley por lia libro pri la historio de Esperanto en Aŭstralio. La historiaj faktoj estos gravaj por la ontaj generacioj de Esperantistoj por kompreni, kiel la Esperantismo en Aŭstralio fartis dum la frua komenco de la dudeka jarcento.


Kaj ĉu ne unu el la celoj de la studo ante historion estas lerni el la eraroj kaj el la maleraroj de antaŭaj vidpunktoj kaj decidoj?

La Komitato

 

 
Gramatikaj aferoj

 
 

 

SOLVO POR LA EKZERCAĴO POR KOMENCINTOJ EN N.RO 2:


1) La du hundoj estis batalantaJ.

2). NiaJ sesjara_ kaj naŭjara filinoJ dormas.

3). La nigra_ kaj blanka_ hundo_ estas nia_ sola_dombesto.

4). Ne forgesu, ke ĉiuJ homoj iam mortos.

5). Ni kuŝis en niaj litoj, rigardante_ la televidon.

6). Ĉar ni estis rigardantaJ la televidon, ni ne ekdormis.

7). Ĉar ĉiu el ni estis laca_, ni baldaŭ ekdormis.

8). Kiom da tempo_ ci restis tie?

9). Kiom da fojoJ vi jam vizitis tiun muzeon?

10). Tie estis multe da blankaJ kaj da nigraJ hundoj, sed malmulte da hundoj blankaJ kaj

nigraJ.(en n.ro 2: sesjaraJ aŭ/kaj naŭjaraJ se ili hazarde havas du sesjarajn

aŭ/kaj du naŭjarajn filinojn).

 

 

 

 

SOLVO POR LA EKZERCAĴO POR PROGRESANTOJ EN N.RO 2:

 

1). venos; 2). elveni; 3). eniris; 4). foriru; 5). Retroiru;

6). transvenante; 7). transirante; 8). Retroiru; 9). retrovenis; 10). foriri;

11). hejmiris; 12). venis; 13). eniris; elvenis; 14).iris; retrovenis; 5). devenas; deiri;

16). supervenis; superiri; 17).Trairante; elvenis; 18). superiri; superveni;

19). Postiru; preteriris; 20). venis. (en kelkaj kazoj ankaŭ la alternativa verbo eblas,

sed multe malpli ofte).

 

 

SOLVO POR LA EKZERCAĴO POR EKSPERTULOJ EN N.RO 2:


1). (Ĉar esceptoj ne ekzistu en Esperanto), nur en kunmetaĵoj kies flankelemento finiĝas per la sama konsonanto kiel la komenclitero de la ĉefelemento (ekz. bankkonto; ellogi).


2). a) se la radiko havas ilin (koordinato);

b) ĉe kunmetoj (kriinstiga);

c) ĉe afiksoj (reelekti; bruulo);

ĉ) pro sama finaĵo (kree).


3). Substantivaj: neniu; ĉio. Adjektivaj: neniu; kia; ties. Adverbaj: tiel; iom; ĉie; ial; ĉiam.


4). "kantanta" = "dum li kantis"; "kantantan" = "kiu kantis"; " kantante" = "dum mi kantis".


5). "denove" = “el de kiam ĝi estis nova ĝis nun"; "dekomence" = ”el de la komenco (de ĝia posedo) nunen".


6). AŬ la policano AŬ iu alia murdis (ne eblas scii kiu, do ni uzu AŬ "ate de" AŬ "ante al").


7). Ĉar "io" signifas "something", tial "Francio" signifas "io franca" (= io ajn!). Ankaŭ ĉar la neologisma sufikso "io" estas

escepto al kelkaj gramatikaj reguloj (vidu por tio "Rusoj loĝas en Rusujo" ate de Anna Lowenstein, haveblan ĉe la M.E.S.).


8). Ĝustaj estas: "La Fino de la Batalo" kaj "La Batalfino" kaj "La fina Batalo".

("La Finbatalo" signifus "La Batalo de la Fino").


9). Ĉiuj estas propraj nomoj kaj do bezonas en Esperanto ĉefliteron
(Sabato; la jaro Dumil Ok), escepte se skribitaj en ciferoj (2008; Tago 6; Monato 11).

10). Vidu por la respondoj la libron "Lingvaj Resondoj". Cetere la ago okazas/is/os antaŭ la legado en "Li jam ne manĝas", en "Li ne parolas jam", en "Ŝi jam ne dormas", en "Ŝi ne dormas jam", kaj en "Ili ne plu manĝas".


EKZERCAĴO POR KOMENCINTOJ:


Translate the English verbs, using in Esperanto "esti" + participle adjectives:

1). Kiam mi alvenos, li will be working en la ĝardeno.

2). Ŝi had eaten la kukon, kiam mi envenis.

3). Kiam li is eating, li ne volas interrompati.

4). Ni were travelling, kiam ili venis viziti nin.

5). Kiam ci ekmanĝos, mi will have eaten.

6). Mi retroiris, kiam la teatro ankoraŭ was closed.

7). Kiam ili will be entertained (use "amuzi"), ili ricevos la anoncon.

8). Ĉiuj were being taught, kiam la fajro subite komenciĝis.

9). Ĉar la hundo is being held endome, neniu estas en danĝero.

10). Ŝi rimarkos la pezon, kiam ŝi will be carrying la valizon.


Translate each English group of verbs, using a single word (verb).


11). Post ol ni had arrived, ni manĝadis tuj,

12). Antaŭ ol ni are having a meal, ni ĉiam lavas niajn manojn.

13). Ili will be playing piedpilkon, antaŭ ol ili manĝados.

14). La infano is being looked after, dum la patrino malsanas.

15). Post ol la hundo has been washed, ŝi rajtas eniri la domon.

16). Antaŭ kiam mi iros enliten, la fenestro devos to be closed.

17). La membroj will be told (uzu "informi"), ke la kotizo devos to be increased.

18). Post kiam la muzeo had been closed, mi hejmiris.

19). Nia aŭtomobilo is going to be repaired, antaŭ ol ni ekvojaĝos.

20). Multaj homoj had been rescued, antaŭ ol la ŝipo subakviĝis.

EKZERCAĴO POR PROGRESANTOJ.


Uzu AŬ la refleksivon, AŬ la alian pronomon, laŭ la bezono: (kelkfoje du eblas, sed elektu la plej verŝajnan)


1). Unu el ili portos siajn/iliajn manĝskatoletojn.

2). Ĉiu el ni portos siajn/niajn librojn.

3). Multaj el ni aŭdis la fabelon en sia/nia infaneco.

4). La knabo, kiu skribis per sia/lia maldekstra mano.

5). Komparu vian si/vidonemon kun ŝia si/ŝidonemo.

6). Li kaj vi timas eĉ sian/vian propran ombron.

7). Li igis min manĝi sian/lian/mian kaĉon (=de li).

8). Li manĝigis siajn/liajn kokinojn.

9). Paŭla vidis Margaretan ludi kun sia/ŝia pupo (= de Paŭla).

10). Li admonis la infanon ŝtelantan sian/lian biciklon.

11). Ŝi laŭdis lian fordonon ante sian/lian sidlokon.

12). Ili elektis ŝin esti sia/ilia prezidanto.

13). Ili elektis ŝin sia/ilia prezidanto.

14). Ili fine elektis sian/ilian prezidanton.

15). Ili trovis sin en sia/ilia paradizo.

16). Li savatis de sia/lia onklo.

17). Li konsciis pri la amo de ŝi al si/li.

18). La patro kun sia/lia filineto (= de la patro) fine alvenis.

19). La patro kaj sia/lia filineto (= de la patro) fine alvenis.

20). La patro vojaĝis kun sia/lia filineto (= de la patro).

21). Li admiris ŝian ŝparon de sia/ŝia mono (= de ŝi).

22). Li admiris ŝian ŝparon de sia/lia mono (= de li).

23). La fama viro vivtenis sin per la subteno de siaj /liaj amikoj (= ili subtenis).

24). Admiru la poeton sur sia/lia ĉevalo.

25). Admiru la poeton kaj sian/lian ĉevalon!

EKZERCAĴO POR EKSPERTULOJ:


Trovu almenaŭ dek gramatike malĝustajn vortojn aŭ esprimojn ofte uzatajn de eŭropaj Esperantistoj kaj donu la ĝustajn alternativojn.

Marcel Leereveld.

Anoncoj:


1. Niaj Bultenoj videblas ankaŭ en la reto: www.melburno.org.au .

2. Aĉetu la bonan libron "Mummy, why can't we all speak the same language?".

3. Mendu ĝin ĉe ni, aŭ rekte ĉe la verkinto:

Nicole Else, 1/359 Pacific Highway, Asquith, N.S.W.-2077,

aŭ perrete:

Por pliaj informoj vidu:http//members.iinet.net.au/-nicolee/bookad.html .

2. Se vi deziras aĉeti la novan 7-an eldonon de la elstara gramatiklibro "Lingvaj resondoj por ĝuste uzi Esperanton" (nun pr. 300 paĝojn) ni sendos ĝin al vi post ricevo de $ 23.

4. Se vi deziras aĉeti la novan tre havindan libron "Rusoj loĝas en Rusujo" ate de Anna Lowenstein (la edzino de Renato Corsetti),ni sendos ĝin al vi post ricevo de $ 15.

5. Nia nova propaganda disketo. Kiel vi scias, la Melburna Esperanto-Societo farigis profesian propaganda videodisketon por donaci ĝin al lernejoj kaj bibliotekoj. Se vi deziras kopion de la disketo por donaci ĝin, petu al ni sendi ĝin al vi, kaj menciu al ni la nomon de la ricevonta lernejo aŭ biblioteko.

La Komitato.



 

 

Nia bulteno videblas ankaŭ en la reto:  www.melburno.org.au  

Redaktisto: Esther Parris
GPO Box 2122
Melbourne Vic 3001



 
 
Read more...
 
ESPERANTO EN MELBURNO
Wednesday, 16 January 2008

Ni gratulas nian estimatan prezidanton Marcel Leereveld
atingi la a
ĝo de 90 jaroj!

Marcel

 

JUNECA FESTO PRO 90-JARIĜO

  Sabaton la 1-an de Decembro la viktoriaj Esperantistoj, kune kun gastoj speciale por tio venintaj el aliaj provincoj, kunvenis por festi la 90-jaran naskiĝdatrevenon de unu el la plej spertaj kaj longaj Esperantistoj en Aŭstralio, Marcel Leereveld. Heather Heldzingen organizis surprizvespermanĝon en la restoracio de Caulfield Race Course por 36 personoj (3 pliaj lastmomente ne povis veni).

  Post kiam ĉiuj estis envenintaj, ege surprizitaj Alida kaj Marcel eniris la specialan manĝoĉambron vidante grandan grupon de konataj Esperantistoj el Vestralio, Saŭstralio, Viktorio, kaj Njusaŭzvelso. La du mutiĝis pro la neatenditeco.

  Festgvidanto Ivan donis enkondukan kaj klarigan paroladeton, kaj Marcel respondis sian miron pri la sekreteco kaj siajn ĝojojn revidi tiom multe da karaj tutaŭstraliaj vizaĝoj. Sekve, per la helpo de Brian kaj Esther, oni montris bildojn de diversaj Esperantistoj de diversaj periodoj, kion sekvis la sonoj de ĉeestanta sakfluto por anonci la komencon de la manĝado.

  Post la unua bongusta plado Max Wearing parolis pri liaj (de Max) somerkursaroj en kiuj Marcel prenis parton, instruante. Li memorigis pri la bonega atmosfero en tiuj somerkursaroj, en kiuj unufoje Marcel havis klason de kvindek partoprenantoj.

  Post tio Franciska aktore rakontis historion pri interesa parto de la ina korpo. Ĝi estis tre amuza kaj klera. Ankaŭ la dua plado havis tiom da manĝo, ke pluraj ĉeestantoj ne povis ĉion manĝi. Ĉe la dua manĝpaŭzo Franciska kaj Dot prezentis muzikaĵojn per tamburoj, kaj ĉefine ĉiuj ĉeestantoj devis kunludi per diversaj nekutimaj muzikiloj helpe al la tamburoj kaj dume nin regalis ankaŭ Leonie per sia koksdancado (belly dances).

  Post la kaf- kaj tetrinkado Henry kaj Debra kaj Heather laŭtlegis la multajn gratulleterojn por la naskiĝtago de Marcel. Post tio venis la naskiĝtaga kuko dum kies tratranĉado oni konkludis, ke pri la longa vivo de Marcel respondecas la saĝa kaj oferema zorgado de Alida.

  Sub la gvido de Marcel, de Ivan, kaj de Bernie oni unue kantis la Internacion, kiun kanton Marcel dum sia vivo kantis milojn da fojoj en diversaj lingvoj, kaj post tio la Esperon, kantaditan de li dum la lastaj sepdek jaroj da Esperantisteco. La vespero finiĝis tre malfrue, per la muziko de la sakfluto de Roger Springer. Malgraŭ la ĉeesto de tri ne-Esperantistaj infanoj, la tuta ceremonio bonŝance okazis tute en la NILE, la Neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto.

  Ĉeestis el Viktorio: Marcel Leereveld, Alida Leereveld, Roberto Leereveld, Attica Leereveld, Jelda Leereveld, Helden Leereveld, Nyssa Leereveld, Lowana Leereveld, Joy Serwylo, Heather Heldzingen, Ivan Heldzingen, Erika Heldzingen, Leonie McGlashan, Brian McGlashan, Drew Schapper, Esther Parris, Karlo Egger, Les Farkas, Betty Broadbent, Henry Broadbent, Christine Rolls, Ken Rolls, Franciska Toubale, Bernie Heinze, Dot Bysouth, (Svetislav Kanaĉki). El Vestralio: Debra McCarney, (John kaj Joan Masson piknikis kun ni dimanĉe). El Saŭstralio: Max Wearing, Eileen Jones, Bob Felby. El Njusaŭzvelso: Margaret Chaldecott, Dominic Else, Nicole Else, Roger Springer kaj Mei Springer.

  Salutleteroj (kelkaj tre longaj) sendatis de Leen Deij (Nederlando); Renato Corsetti; Anna Lowenstein (Italujo); Humiko Kuroyanagi (Toyota); Yositaka Kuroyanagi (Saliko)(Japanujo)

  Sid Wolifson; Vera Payne, Ron kaj Barbara Gates, Kep kaj Dorothy Enderby, Margaret Inglis, Shirley Gradussov; Sandor Horvath; Katja kaj Trevor Steele, Tomtom (Japanujo); Indrani Beharry-Lall; Henriette Vanechop; Daniel Kane; Anna Wedgwood; Audrey Felby; John kaj Elrae Adams; Owen Loneragan; Corrie Majoor; Beth Wearing; Helen Palmer; Bill kaj Betty Aulsebrook; Terry Manley, Betty Cleminson, Lucien kaj Lilli Giloteaux (Francujo), Val Fotheringham, Margaret Furness, Arthur kaj Libby Mortimer, Pat Palmer, Maureen Grados kaj Di Mitchell

  La sekvantan tagon ni aranĝis por la eksterviktorianoj botanie edukanpiknikon en la Dandenong Montaro, kaj hejmen veturante vizitis la artplenan domon de Alida kaj Marcel, kiuj loĝas en la montetoj.

SOLVOJ POR LA EKZERCAĴO POR KOMENCINTOJ EN LA SEPTEMBRA NUMERO.

Eblas frazoj n.roj 1, 2, 5, 7, 9, 11, kaj 14.

Ne eblas frazoj n.roj 3, 4, 6, 8, 10, 12, 13, 15, kaj 16.

  estar

 
SOLVOJ POR LA EKZERCAĴO POR PROGRESANTOJ EN LA SEPTEMBRA NUMERO.
  1. Pluvis la tutan tagon, sed nur en norstralio.

  2. La tutan tagon pluvis, sed ne en Saŭstralio.

  3. Okazis kelkajn fojojn al la frato, ke li forgesis hejmporti (aŭ: hejmen porti) la multajn librojn.

  4. LI forgesis multe da libroj, kiujn li lasis hejme.

  5. ĴaŭdoN alvenis la libroj, kelkajn el kiuj mi bezonis.

  6. NI bedaŭros la fakton, ke ni elektis ŝin prezidanto.

  7. NI elektis ŝin kiel prezidanton, kaj tio ne plaĉos al multaj el ni.

  8. Li elektatis kiel prezidanto, kaj ni punatos pro tio.

  9. Nin punos dio, al kiu ni forgesis pardonpeti (aŭ: pardonon peti).

  10. Li pardonpetis (aŭ: pardonon petis), ke li ne partoprenis (aŭ: ne prenis parton) per siofero (aŭ: per sia ofero).

  11. Ŝi fiŝkaptis (aŭ: fiŝojn kaptis) la tutan tagon, kiu montris sin sukcesa.

  12. Li kaptis la tagon kun tuta sidono (aŭ: sia dono), por ne kaptati kiel mallaboremulo.


RAKONTO EL ESPERANTUJO - ĜINANO, ĈINUJO

  Jam de longe estis por mi la revo iri por labori en Ĉinujo, do, emeritigita de Telstra, mi enregistris min en kursojn kaj finfine mi ricevis kvalifikojn por instruado ante la lingvon anglan al plenkreskuloj.

  Preskaŭ tuj mi ricevis postenon de Victoria University por instrui al iliaj diplomaj studentoj en la universitato de konstruado kaj arkitekturo de Ŝandongo (Shandong Jianzhu Daxue), kiu situas en Ĝinano (Jinan). Ĝinano estas la ĉefurbo de Ŝandongo provinco, ĉe la suda flanko de la Flava Rivero (Huang He).

  Ŝandongo situas ambaŭflanke de la rivero Flava, kaj pro tio ĝia tero estas fekundega. Ĉirkaŭ duobla la grandeco de Tasmanio, Ŝandongo havas preskaŭ 100 milionojn da enloĝantoj. Dum vojaĝo vagonara oni rimarkas, ke la nordĉina ebenejo etendiĝas ĉien kiel grandega legomĝardeno. Krom havi la plej faman monton de Ĉinujo, Monto Taj vizitita de Konfuceo, ĝia marbordo estas belega, kun bildsimilaj urboj kiaj Jentaj (Yantai), Ǔejhaj (Weihai) kaj Ĉingdao (Qingdao). Qingdao gastigos la velboatadon dum la 2008a olimpiado, kaj la Ŝandonganoj tre fieras pri tio.

  La Victoria Uni programo havas 132 studentojn kaj mi respondecis por duono da ili en du klasoj de 33 homoj, kun egala mikso de ambaŭ seksoj. Ili ĉiuj fieris esti freŝuloj laŭ la usona sistemo. Tri aliaj aŭstraliaj instruistoj inkluzive unu coordinator konsistigis la teamon de "denaskaj" angloparolantaj instruistoj.

  Dum mia dua periodo en Ĝinan, pro tio ke mi ofte menciis Esperanton, iu menciis, ke vicdekano de la fremda lingva fako estas esperantistino, do mi donis al li permeson ke ni kontaktu unu la alian. Post nelonge, tre ĉarma sinjorino Ami Zou kontaktis min kaj ni konstatis ke ni estas preskaŭ najbaroj en la malnova kampuso.

  De tiam kiam ni renkontiĝis, Ami montras sian bonkorecon al mi kaj al miaj aŭstraliaj kunlaborantoj. Ekzemple, ŝi invitis nin al bankedo gastigita de firmao en kiu ŝia plej juna filino laboras. Tiu firmao reklamas tra tuta Ĉinujo, bicikle!

  La plej granda plezuro por mi, tamen, estis gastigati en la hejmo de profesoro Liu, de la Ŝandongo Normala Universitato. Vojaĝi de nia loĝejo al la domo de Prof. Liu bezonis aŭtobusvojaĝon de horo kaj poste 15 minutan vojaĝon en la bone uzata aŭto de sinjoro Huang

 Iven with Esperantists

(Helo en Esperanto)

  Venis al tiu ĝoja kunveno sep lokaj esperantistoj, kiuj regalis min en la tradicia ĉina maniero, tiel ke mi ne povis manĝi kaj trinki ĉion ofertitan! Tamen ni ĉiuj kantis plenvoĉe "la Espero" kaj Helo ankau forte kaj plaĉe kantis "Abio vi", bela kristnaska kanto.

  Prof. Liu invitis min prelegi en Esperanto, al sia klaso en la Ŝandongo Normala universitato. Kun ĝojo mi akceptis, kaj post kelkaj tagoj Helo refoje montris sian ŝoforkapablon; Fakte li senspirigis min, dum li serpentumigis sian iom kadukan tamen fidindan aŭteton tra la senfinaj stratoj de tiu urbego. Finfine ni venis al ia supermerkataspekta loko kie mi rimarkis la esperantistojn kiujn mi renkontis ĉe la hejmo de Profesoro Liu.

  Ni iris al ĉinstila rapidprepara manĝejo, kie Profesoro Wang prezentis al mi du kopiojn de sia libro. Unu por mi kaj la alia por la Melburna Esperanto Asocio. Prof. Wang, kvankam emeritinta, estis kirurgo sed ankaŭ bone konata artisto, lia libro prezentas liajn verkaĵojn, ĉefe pentraĵojn, kaj statuojn el ligno. Profesoro Liu donis al mi kopion de Esperanto lernolibro kaj vortaro kiujn li mem verkis.

 

   Dum ni manĝis ni konsentis ke la temo de mia prelego estu plejparte pri Aŭstralio kaj miaj impresoj pri Ĉinujo. Iomete mi parolu pri la korelativoj kaj la demanda vorto "ĉu", por ke la studentoj kuraĝigatu fari demandojn. Je la ĝusta horo, ni promenis al en la universitato, kaj eniris klasĉambron, en kiu sidis ĉirkaŭ kvardek studentoj.

   Vere, en tiu parto de Ĉinujo, oni malofte vidas "okcidentulojn", ĉar aŭdeblis "eh!" kiam mi staris apud profesoro Liu antaŭ la studentoj, kaj ili montris grandan kuriozon kaj plezuron per siaj ridetoj. Post tre afabla, eĉ flata enkonduko ate de la bona profesoro, mi salutis ilin nome de la aŭstraliaj kaj melburnaj Esperantistoj, kaj kun kreto en la mano komencis pridemandi ilian konon de la demandvortoj en Esperanto. Mi eĉ provis imponi ilin per mia (tre manka) kono de la ĉina skribmanieron, ĉar mi skribis "ĉu / ma (ĉinan karakteron)", "kiu/ shei", "kie/zai nar" kaj aliajn. Poste mi petis ilin laŭvice, fari demandojn al mi pri io ajn, kaj mi uzis kaj mian esperanton kaj mian ĉinan lingvon por respondi. Fakte la tempo iris tiom rapide ke horo konsumiĝis! Prof Liu flirtis botelon da akvo kaj mi eksciis, ke venis tempo por paŭzi. Dum la paŭzo mi intermiksis kun la studentoj, kaj la nivelo de Esperanto estis kun ĉiuj ja bona, kaj kelkaj, bonega eĉ. ĉar prof. Liu estas profesoro de la franca lingvo, multaj tiuj studentoj ankaŭ studas la francan. Aliaj lingvoj studataj estas la angla (kompreneble), japana, korea kaj germana.

  Kvankam oni invitis min reveni, mi fakte ne havis bonan oportunon ĉar tiam venos la ekzamentempo por miaj propraj studentoj do tro okupata mi estos por ili. Mi renkontis la esperantistojn nur unufoje post tio kaj ili informis min, ke forta esperanto grupo fondiĝis en la urbo Zaoĝuang (Zaozhuang), ĉar kelkaj eksstudentoj de Prof Liu starigis Esperanto-klubon tie.

   Nu, mi konsideras ke mi estas tre bonŝanca trovi la samideanojn en Ĝinano, kaj montris al miaj kolegoj en la universitato, ke Esperanto ja valoras kiel internacia lingvo. Fakte ili tre miris komparante la tempon kiun oni bezonas por bone lerni la anglan lingvon kontraŭ la tempo por lerni Esperanton. Bedaŭrinde la bezono lerni la anglan pelatas de ekonomiaj tialoj.

   Se iu el niaj legantoj ĝuos oportunon vojaĝi en Ĉinujo, nepre iru laŭ Ĝinano. Tie vi trovos plej gastigeman grupon de samideanoj.

Ivan Heldzingen

estar

IOM PRI LA SOMERKURSAROJ EN A.E.A
  
  La M.E.S. estas membro de la A.E.A.

  Ĝis kun la jaro 2006 la somerkursarojn organizis sole la loka grupo kie ili, pro invito, okazis. La plej multaj okazis en Adelajdo, pro klera organizado de Max Wearing kun fidelaj helpantoj. Finance tiuj en Armidale (la komencaj post unu en Toowoomba) kaj tiuj en Adelajdo ne bezonis helpon el A.E.A., kvankam en ili ĉiam prenis parton unu eksterlanda instruisto aŭ gasto. Tiuj somerkursaroj agis tute sendepende.

  Nur kiam en Melburno komenciĝis la modo inviti plurajn eksterlandanojn, A.E.A. devis finance helpi la somerkursarojn, precipe subvenciante la multekostajn fremdlandajn gastojn. Tiun modon mi kapablis moderigi en Tathra kaj en Hobarto, kaj anstataŭigi multan financan helpon (de A.E.A.) al partoprenantaj infanoj. Antaŭ, dum, kaj post la Somerkursaro en Tathra mi diskutis la somerkursarojn kun Igor Couto, kiu konvinkis min ke laŭ la Statuto de A.E.A. ĉi lasta laŭ la leĝo tute respondecas pri la organizado de la somerkursaroj kaj de aliaj lokaj kursoj. Igor eĉ penis konvinki min, ke A.E.A. aŭ/kaj ĝia Estraro "estas en granda danĝero" pro tio, ke la loka organiza komitato prenis la respondecon (poste ni estis ankaŭ "en granda danĝero" estante asocio anstataŭ kompanio).

   Pro tiu leĝa danĝero la Estraro de A.E.A. dum la 2006-a kongreso elektis min kiel oficialan respondeculon por la proksima Somerkursaro (kiel "Komisiito por Kursaroj"). Kun respondeco, kompreneble, al la Estraro. La komisio inkluzivis la helpon de la hobartaj Esperantistoj, kiuj origine invitis nin.

   Tio estis grava ŝanĝo (por eviti la "grandan danĝeron") kaj tio signifis ke mi sole respondecis pri la tuta organizado, ankaŭ finance. Strangis, ke nur unu hobarta Esperantisto, kaj nur unu fojon, helpis min, nome kiam mi jarkomence flugis al Hobarto por serĉi kunvenejon kaj loĝadon. Fakte mi miris kiom facile, kvankam temporabe, mi sukcesis organizi sole ĉiujn aspektojn de la Kursaro. La precipa laborego estis pri la financa parto, ĉar mi intencis (kaj tre sukcesis) malplikostigi la registriĝon kaj la loĝ- kaj manĝkostojn por la partoprenontoj. Dum la lastaj dek monatoj mi organizis ĉion en Melburno, telefone kaj retmesaĝe. Ĉio sukcesis laŭ la plano kaj montris, ke oni teorie eĉ ne bezonas lokajn Esperantistojn por organizi kongresojn k.t.p.

   Verŝajne la hobartaj Esperantistoj zorgis pri la reklamado en sia provinco. Pro tiurilata promeso, mi ne intencis zorgi pri tio. Dum la somerkursaroj la plej febra periodo estas la unuaj du tagoj , kiam okazas la registriĝoj kaj la ekloĝado. Bonŝance Heather Heldzingen oferis fari (bonege!) tiun pezan laboron, tiel ke mi povis okupiĝi pri ĉiuj aliaj aferoj kaj problemetoj.

   La tuto estis bona ekzemplo, kiel organizi en maniero por havi loĝ- kaj manĝprezojn konsiderinde malpli altaj ol en antaŭa kaj posta kursaroj. Kaj la Estraro de A.E.A. havis la eblon certi pri sukcesplena Somerkursaro, danke al la originaj persvado kaj timigado

EKZERCAĴO POR KOMENCINTOJ

Aldonu la literon "j", se tio necesas:

1. La du_ hundoj estis batalanta_.

2. Nia_ sesjara_ kaj naŭjara_ filino_ dormas ambaŭ, ĉiu en sia_ propra_ ĉambro_.

3. La nigra_ kaj blanka_ hundo_ estas nia_ sola_ dombesto.

4. Ne forgesu, ke ĉiu_ homoj iam mortos.

5. Ni kuŝis en niaj litoj, rigardante_ la televidon.

6. Ĉar ni estis rigardanta_ la televidon, ni ne ekdormis.

7. Ĉar ĉiu el ni estis laca_, ni baldaŭ ekdormis.

8. Kiom da tempo_ ci restis tie?

9. Kiom da fojo_ vi jam vizitis tiun muzeon?

10. Tie estis multe da blanka_ kaj da nigra_ hundoj, sed malmulte da hundoj blanka_ kaj nigra_.

 

estar
 

EKZERCAĴO POR PROGRESANTOJ

  Ĉu "..ir" aŭ ".ven"?:

1. Ĉu ci ....os morgaŭ al nia festeto?

2. Kiamaniere li sukcesis el....i el tiu ekzameno kun 99%?

3. Ĉu li jam en....is en tiun butikon?

4. Ne for....u antaŭ la naŭa.!

5. Retro....u al cia seĝo!

6. Vizitu nin trans....ante la ponton!

7. Ne falu en la riveron trans....ante la mallarĝan ponton!

8. Haltu! Retro....u al cia domo!

9. Vizitinte la lunon, ili retro....is tute sanaj.

10. Mi ne sukcesis for....i ĝustatempe.

11. Je la oka li hejm....is, kaj post duona horo li hejm....is.

12. Li eksteren ....is por paroli al ŝi.

13. Post tio li en....is en sian domon kaj baldaŭ el...is por paroli al mi

14. La infanoj ....is eksteren kaj post dudek minutoj ili retro....is al mia klasĉambro.

15. La familio de....as el Sudano kaj devis en Melburno de....i unu for de la alia.

16. Li super....is ĉiujn malfacilaĵojn por super....i Everestmonton.

17. Tra....ante plurajn ŝaktojn, ili fine el....is el la mino senvunde.

18. Penu super....i la obstaklojn por fine super....i al pli malfacila nivelo!

19. Post....u la poŝtiston, kiu preter....is mian domon!

20. La usona prezidisto ....is, vidis, kaj malvenkis.

 

estar

EKZERCAĴO POR EKSPERTULOJ

 

Respondu al la jenaj demandoj:

  1. En kiaj situacioj en Esperanto povas en unu vorto troviĝi duobla sama konsonanto?
  2. En kiaj situacioj en Esperanto povas en unu vorto troviĝi duobla sama vokalo?
  3. Diru pri ĉiu el la sekvontaj vortoj, ĉu ĝi havas funkcion substantivan, adjektivan, aŭ adverban: tiel; iom; neniu; kia; ĉie; ties; ial; ĉio; ĉiam.
  4. Kiuj estas la signifodiferencoj inter "Mi observis la knabon kantanta" kaj "Mi observis la knabon kantantan" kaj "Mi observis la knabon kantante"?
  5. Kion signifas "Mi posedas la aŭtomobilon denove kaj uzis ĝin dekomence.
  6. Kiu murdis en la frazo "Min skuis la murdo de la policano"?
  7. Kial la vorto "Francio" por la lando de la francoj estas malĝusta?
  8. Kiuj el la jenaj esprimoj estas ĝustaj (pro la signifo) en Esperanto: "La Fino de la Batalo"; "La Batalfino"; "La Finbatalo"; "La fina Batalo"?
  9. Ĉu la nomoj por tagoj, por monatoj, por la horoj, por la jaroj, kaj por la jarcentoj estas propraj nomoj, kaj do bezonas ĉefliteron kie tio eblas, aŭ ne?
  10. Kiuj estas la signifodiferencoj inter "Li ne jam manĝas" kaj "Li jam ne manĝas"; inter "Li ne parolas jam" kaj "Li ne jam parolas"; inter "Ŝi jam ne dormas" kaj "Ŝi ne dormas jam"; inter "Li ankoraŭ ne manĝis" kaj "Li ne jam manĝis"; inter "Ni plu ne manĝis" kaj "Ni ne manĝis ankoraŭ"; kaj inter "Ili plu ne manĝas" kaj "Ili ne plu manĝas"? Aŭ diru, en kiuj frazoj la ago okazas/is/os dum la legado kaj en kiuj frazoj la ago okazas/is/os antaŭ la legado.

Marcel Leereveld

  
  Se vi deziras aĉeti la novan 7-an eldonon de la elstaran gramatiklibron “Lingvaj Resondoj por ĝuste uzi Esperanton” (+/- 300 pa&#